|
|
Le huitième Jour - La oka Tago
1995 Belgio (POLYGRAM FILM
DISTRI. 108 min.)
Cinemascope - 1.85:1 ; Full Screen (Standard)
- 1.33:1
Realiginto : Jaco van Dormael
Kun: Daniel Auteuil, Pascal Duquenne, Miou-Miou,...
|
|
Harry estas kadro en banko. La chiutaga ritmo tamen ne forgesigas
al li la problemon pri lia eksedzino kaj la malfacilecon de la rilatoj
kun liaj du filinetoj. Iam, surveturinte hundon, li konatighas kun sia majstro
: Georgo.
Georgo estas trisomiulo
("mongolo"), kiu jhus fughis el la instituto, kie li vivas, por retrovi
sian mortintan patrinon, tamen tute vivantan en lia menso.
Post kelkaj problemoj, granda amikeco naskighos inter la du homoj,
kaj tiuj estajhoj, kiujn chio kontraustarigas, baldau ighos nedisigeblaj.
Nenio plu estos kiel antaue. Sed Georgo komprenas, ke li okupas tro grandan
lokon en la vivo de Harry...
|
| Ovaciita
en la film-festivalo de Cannes (Francio - 1996) kaj tie rekompencita
per duobla premio pro plej bona vira interpretado, "La oka Tago"
konis eksterordinaran sukceson okaze de sia projekciado en la kinejoj
(kiam mi ghin unuafoje vidis en mia naskighurbo, multaj spektintoj ekstaris
kaj longe aplaùdis fine de la filmo, kio neniam okazis antau mi).
Tenere kaj humurplene, la dua filmo de la belga realiginto de "Toto
Le Héros" [Toto la Heroo] brilegas kiel piroteknikajho. |
La oka Tago fine venos, kiam vere la homoj ame vivos.
|
|
|