|
|
Daens
2000 Belgio
Realiginto : Stijn Coninx
Kun: Jan Decleir, Gerard Desarthe, Antje De Boeck, Michael Pas,...
|
|
Daens estas la emociiga kaj korprema
epopeo pri la vivo de pastro dum la 19-a jarcento kaj de lia obstinema lukto
kontraù la Eklezio kaj la burgharo por plibonigi la vivkondichojn
de miloj da laboristoj eklpluatitaj de la teksa fabrikejestraro. En sia batalo
kontraù maljusteco kaj nehoma laboro, Daens alfrontas la starigitan
ordon kiu preferas lin forlasi ol lin subteni. Fine li kreos sian propran
politikan partion kaj estos ekspatrigita de la Vatikano.
|
| La
filmo, majstre surcenigita, estas ege richa, ekzemple por kurso pri historio
de la 19a jarcento: la demandoj ekonomiaj (industria revolucio, krizoj),
ideologiaj (socialismo, liberalismo, katolika religio), sociaj (laborista
kondicho, burgharo, specifa ekspluatado de virinoj kaj infanoj, urbanizo,
laborista loghado, nesalubreco), politikaj (universala vochdonrajto, monarkio,
politikaj partioj)… kaj lingvaj (kialo de la konflikto inter franclingvanoj
kaj nederlandlingvanoj) estas tie-chi pritraktitaj kun multaj nuancoj kaj
kun bildoj, muziko, kaj surcenigo kiuj faras el tiu filmo chef-verkon. Tiu-chi
devus instrui al ni humilecon, redonante ghustajn proprciojn al niaj nunaj
chiutagaj zorgetoj, kompare kun la teruraj viv-kondichoj en tiu epoko. Sen
ia dubo vidinda filmo. |
|
|
|