|
|
The great Dictator - La granda Diktatoro
Scenaro, realigo kaj muziko : Karlo Chaplin,
1940
Dauro : 120 min. - DVD eldonita de MK2
(2002).
Rolantoj : Charles Chaplin, Jack Oakie, Reginald
Gardiner, Henry Daniell, Billy Gilbert, Grace, Hayle, Paulette Goddard, Carter
De Haven, Emma Dunn, Maurice Moskovitch, Bernard Gorcey, Paul Weigel.
Chaplin, diris la fama franca skribisto kaj artisto
Jean Cocteau, tio estas la «esperanto-rido». «La granda
Diktatoro», kiel chiuj filmoj de Chaplin, estas amaso da gagoj ridindaj
(au plorindaj) kun granda temo tushanta la koron de la homoj.
|
En tiu-chi filmo, Chaplin talente
montras la etecon de la distanco inter la absoluta majstrado de arto kaj la
impono de deloganto al tuta popolo.
Dum la unua mondmilito, sennoma barbisto batalanta
en la armeo de Tomenio savas la vivon de oficiro dum aviadila akcidento.
Memorperdinta, la eta soldato estas sendita en malsanulejon kie li restos
dum 20 jaroj, ignorante la shanghojn kiuj okazas chirkau li. Li ne scias
ke Hinkel ighis la diktatoro de Tomenio kaj ke li senkompate persekutas la
judojn helpe de siaj du ministroj Garbitsch kaj Herring . Fine, dum la diktatoro
ferias por festi la invadon de Osterlish, li erare estas arestita dum la
barbisto, konfuzita kun Hinkel, prenas ties lokon kaj paroladas al
la Tomenia popolo, diskonigante chiujn malbonfarojn de sia sozio, ech kuraghante
laudi demokration. |
|
ttt-ejo en esperanto
: http://www.aleph.com.br/kce/historio-08-diktatoro.htm
|
|