|
Kelkaj grandaj filmfakuloj, ekzemple Laemmle kaj Chaplin, rekonis
la valoron de Esperanto por la parolfilmo, precipe pro la granda klareco
de la lingvo. Tamen, gxis nun okazis nur
kelkaj provoj. Kinematografio certe ne estas la plej
vaste plugita kampo de aplikado de la Internacia Lingvo por specifaj kulturaj
celoj.
En 1929 la filmkompanio "Paramount" produktis tute mallongan Esperantan
filmon, kiu estis prezentita dum la Esperanto-kongreso de Norda Ameriko.
En 1930 la sama kompanio produktis alian filmeton okaze de la UK de Esperanto
en Oxford. En 1933, en ligo kun la Skolta Mondtendaro en Godollo (Hungario),
estis produktita granda jxamborea sonfilmo, en kiu trovigxis ankaux sceneto
en Esperanto.
La unua plena sonfilmo en Esperanto estis Morgaux ni Komencos
la Vivon. Gxi estis produktita originale en la germana lingvo kaj poste
oni aldonis esperantlingvan parolon, sub la direktado de la konata verkisto
kaj regxisoro Jean Forge. La filmo estis unue prezentita en 1934 dum la UK
de Esperanto en Stockholm kaj rikoltis tre bonan akcepton.
Estas menciinde, ke en la mondfama filmo de Chaplin La Granda
Diktatoro cxiuj surskriboj de la butikoj en la juda kvartalo estas en
Esperanto. Alia iom grava usona filma, kiu uzis la Internacian Lingvon, estas
Idiot's Delight (Gxuo de Idioto).
La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis Angoroj,
produktita de J. L. Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en
kiu la cxefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravselj.
La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia
Arta Festivalo en Budapesxto (1966).
En 1966 la konata "Paramount" produktis la filmon Incubus,
en kiu la dialogoj estas en Esperanto. Bedauxrinde la geaktoroj tute ne regas
la lingvon, tiel ke la filmo ne povas esti rigardata kiel sukcesa el tiu
vidpunkto.
Sekve de la disvolvigxo de televido, video-kasedoj, lumdiskoj (DVD)
kaj koputiloj, la kinarto nun konas novan sukceson kaj demokratigxon: preskaù
cxiu povus nun ne nur spekti filmon, sed ecx ankaù - se ne mem fari,
almenaù - mem surskribigi siajn preferatajn filmojn.
En la lastaj jaroj, la gazetoj pli kaj pli sciigas diversajn informojn
pri esperanto. Same esperanto foje aperas en filmo tute ne-esperantista (La
granda diktatoro estis la unua granda ekzemplo, fresxdataj estas "Gattaca",
"El coche de pedales" kaj "Blade: Trinity 3").
|