En pacama marborda regiono, Marko
vivas felichan ekziston kun shia fratino Arndis. Sed la fortoj
de l'Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, "Kia",
elektas la puran animon de Marko por ghin damnigi. Kia
tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj alvokos
la demonon Incubus por rompi la allogon...
Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa
verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao "Paramount" en
1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo esperanto
tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo "Angoroj", produktita
de J. L. Mahé en Parizo, "Incubus" estis la dua fikcia filmo plene
en la Internacia Lingvo. Char la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj
kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon
ne nur en diversaj lingvoj, sed ankaù en esperanto.
Atentu, la filmo mem shajnas kvazaù damnita: Ne nur
ghi ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio
originale surskribita en la franca lingvo) komplete perdighis kaj malbona
sorto ankaù trafis preskaù chiujn geaktorojn! Chiaokaze,
la filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).
|
Allyson AMES kiel "Kia"
Teleshargu la transskribon de la originala sontrako en esperanto:
Incubus_OST.txt |