cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - Surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

Modern Times - La modernaj tempoj

Scenaro, realigo kaj muziko : Karlo Chaplin, 1936
Daùro : 85 min.
Rolantoj : Karlo Chaplin, Poleta Goddard, Henri Bergman, Chester Conklin, Alan Garcia, Hank Mann.


Chaplin, diris la fama franca skribisto kaj artisto Jean Cocteau, tio estas la «esperanto-rido». «La modernaj Tempoj» estas horlogha movo perfekte reguligita, en kio chiu radajho gravas. Kaj la filmo estas niatempa. Krome, Chaplin permesas al si la fantazion realigi, ok jarojn post la naskigho de la parolanta kino, filmon kvazaù muta.

Karlo laboras en fabriko, kie teknikoj de la chenlaboro estas eksperimentataj. Li estas elektita kiel kobajo por la «mangh-aùtomato». Sed la mekaniko paneas, kaj la kompatindulo ighas viktimo de la provo. Trafita de akuta «taylorito», li estas enhospitaligita. Resanigita, li spertas senlaborecon kaj malrichecon. Sed li renkontos mizeran junulinon kaj post diversaj malagrablaj spertoj, fine ighos artisto en la kabaredo kie shia amikino estas kantistino. Tie li improvizos kanzonon per sensencaj silaboj, sola parolanta parto de la filmo : spitgesto al la dialogo kiu tiam invadis la ekranojn aù eble unua kvankam iomete timema okulumo al internacia lingvo ?
Li tiurilate perfektigos sin en  «La granda diktatoro» (1940).
Modern Times

Teleshargu la esperanto-surskribojn : Modern_Eo.srt