|
|
La jeune fille à la perle - La junulino kun la perlo
2004 Usono
Realiginto : Peter Webber
Kun: Scarlett Johansson, Colin Firth, Tom Wilkinsonn, Judy Parfitt,
Cillian Murphy
Nederlando: 17a jarcento. "La junulino
kun la Perlo" montras la intrigan kaj amorvekan rakonton pri unu el
la plej belaj kaj enigmaj pentrajhoj de Johano [Johannes] Vermeer. Sekve
de tragedio, Griet, la filino de domkovristo estas devigata labori kiel servantino
je la servo de la pentristo. Fascinita pro lia talento, shi tre rapide utiligas
shin por bona prizorgado de la ateliero, emocia loko, kie la viro kiel lia
luma kaj kolora mondo shin nerezisteble allogas. Sed dum shi prenas gravan
lokon en la laboro de la pentristo, ilia pligrandighanta privateco malpacigas
kaj jhaluzigas la chirkaùulojn, tiel igante skandalon kiu minacas
perdigi ilin...
|
|
Tute detenighema
kaj melankolia, tiu filmo tushas per etajhoj. Nenia speciala efekto, batalo,
brua postkuro. La shatantoj de agitato enuighos. Kontraùe, la filmo
certe plachos al la "aficionados" de l'arto kaj de la pentristo Vermeer,
Peter Webber subskribinte tiel tre belan karier-komencighon kiel filmisto.
La kerno de la filmo montras la rilatojn inter Vermeer kaj doma servistino
kiu ighos lia modelo kaj helpantino. La ligiloj kiuj nodighas inter ili estas
tre intensaj sed konkretighas nur per subtilaj gestoj: manoj kiuj tushetas
unu la alian, rigardoj, orelo tratruita de la pentristo. Oni sentas la fortecon
de la strecho. En la bildoj de la filmo, oni ofte kredus vidi pentrajhojn
de Vermeer.
|
|
|