|
|
|
|
Legha aspektoKopii lumdiskon (Vid-DVD), kiun vi leghe posedas (do achetis) en si mem ne nepre estas maljusta ago.Tamen informighu pri la jura kadro en kiu kopio eblas en via propra lando (en Francio, ekzemple, la aùtoro de intelekta verko ne rajtas malpermesi kopion aù reproduktajhon rezervitan por la privata uzo de la kopisto). Pri la surskriboj, estas por ni klare, ke (same kiel chiu rajtas, en libro achetita de li/shi, mem ene noti, marghene aù sur restantaj blankaj paghoj, la tradukon de la tekstoj kiujn li/shi ne rekte komprenas) chiu rajtu aldoni surskribojn al sia kopio de filmo (almenaù se la produktisto mem ne faris tion)... Pro diversaj teknikaj, financaj kaj leghaj kialoj, nune nur kelkaj film-produktistoj surskribigas DVD-filmon en esperanto. Ni nin turnu al... DivX aù XvidDigital Video Express (Div) estis adapto (fakte, kompaktigo kun konsekvenca perdo da kvalito) de la formato DVD-Video por la lu-merkato.Iam ghi postulis specialan legilon, nun ghi legeblas per la komputiloj dank'al leg-softvaroj kiel BS-Player (simpla, senpaga, multlingva... kaj ech ankaù esperantlingva!) kaj, per preskaù chiuj novaj DVD-legiloj, sur kiu ajn televidilo. Ankoraù nun, kompreneble eblas rekte acheti/teleshargi filmojn laù la formato DivX che diversaj ttt-ejoj (uzu serchilon). Por kopii DVD-on vian al la formato XvidD (sama al DivX) per komputilo, sufichas du aù tri etapoj: - kopii sur vian malmolan diskon (kun eventuala senprotektigo) ghian enhavon per "rip"-softvaro kiel DVD-Decrypter, simpla kaj senpaga ; - konverti la rezulton al la dezirita formato per softvaro kiel AutoGK, ankaù simpla kaj senpaga ; - eventuale gravuri la rezultantan dosieron (... .avi), kun aù sen dosiero da surskriboj (vidu sube) per Nero aù simila softvaro. SurskribojJam eblas trovi sur la reto dosieron da esperantlingvaj surskriboj por kelkaj filmoj. Por BS-Player, ili aperas kun finajho ".srt" (aù ".zip" se necesos ilin malkompaktigi). Fakte, tio estas teksto-dokumentoj legeblaj (kaj modifeblaj, do tradukeblaj) per simpla teksto-prilaborilo kiel Word (ne senpripense modifu la instrukciajn liniojn, kiuj enhavas la numeron, la aper- kaj malaper-momenton de chiu surskribo!).Se BS-Player (taùge instalita) trovos en sama dosierujo filmon en formato ".avi" kaj surskribojn en formato ".srt", ghi aùtomate samtempe montros la filmon kaj la surskribojn... Bonan amuzighon! |