|
|
Un soir... un train - Iun vesperon... trajno
Scenaro kaj realigo : André
Delvaux, 1968
Daŭro : 91 min. Muziko : André
Delvaux , Frédéric Devreesse
Rolantoj : Yves Montand, Anouk Aimée,
François Beukelaers, Adriana Bodgan, Hector Camerlynck,...
|
Mathias, profesoro
pri lingvistiko en la Lovena universitato, ĵus antaŭ
ĝia disigo inter Louvain-La-Nova (franclingva) kaj Leuven (nederlandlingva),
vivas kun Anne, teatra dekoristino. Trajne, ili bilancas siajn vivojn, sufiĉe
seniluziigan por la juna virino (Francino kiu, en dulingva Belgujo, scipovas
nek la nederlandan nek la anglan...).
La trajno haltas en senŝirma kamparo. Mathias kaj du vojaĝantoj
marŝas en senviva pejzaĝo kiu
kondukas ilin al vilaĝo kies enloĝantoj
parolas nekomprenablan lingvon. Inter tiuj-ĉi, juna
virino nigre vestita, kiu similas al Anne. Mathias vekiĝas
: okazis trajn-akcidento kaj Anne mortis.
Unua granda Belga filmo, "Iun vesperon... trajno" estas produktita
de André Delvaux, arda kinemulo kies intereso iris al la germana ekspresionismo
(li ja estas skolano, eksterordinare naturdotita, de Murnau) kaj al la flandra
fantasto, kiu iras en literaturo de Michel de Ghelderode ĝis
Jean Ray, kaj en pentrarto de James Ensor ĝis
lia samnomulo Paul Delvaux.
|
André Delvaux estas unu el la maloftaj nuntempaj filmistoj kiuj kulturas
la strangon. Lia fantoma trajno rekte rekondukas nin en la grandan epokon
de l'ekspresionismo. |
Flash-anonco en esperanto
: Iun vesperon... trajno
|
|