cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - Surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

La Controverse de Valladolid -
La Kontraùdiro Valadolida

1991 - Arte France
Realiginto : Jean-Daniel Verhaeghe
Kun: Jean Carmet, Jean-Pierre Marielle kaj Jean-Louis Trintignant.

La Kontraùdiro Valadolida
Chu la indianoj de la nova mondo havas animon ? Tio estas la temo de la kontraùdiro kiu kontraùmetis en 1550 en Valladolid, chefurbo de Hispanio, la kanoniko-filozofo Sepulveda kaj la fama dominikano Las Casas, arda protektanto de la indianoj. Chu ili estas reachetitaj per la sango de la Kristo aù chu ili denaske sklavas?
Antaù la legato de la Papo, reprezentanto de Karlo-la-Kvina kaj tuta cheestantaro, la du kontraùuloj alfrontas unu la alian. Por konfirmi aù malkonfirmi iliajn deklarojn, la legato venigis el la novaj teroj plurajn indighenojn : oni povos observi chu ili jes aù ne spertas homajn sentojn. Flamighema kontraùdiro, profunda, baroka, antaùaverta.
El la decido alprenita dependos, por jarcentoj, la destino de dekmilionoj da homoj, sed ne nepre tiuj pri kiuj oni pensas.
Historia kaj anakronisma proceso kiu tamen nuntempe konservas sian tutan aktualecon.

«7 D’OR» [ORA 7] en 1991 por la plej bona telefilmo, la plej bona realiginto, la plej bona aùtoro kaj la plej bona aktoro !
DVD-Video (PAL-Regiono 2-franclingva) disponebla che Amazon.fr (13,21 EUR), k.t.p.

Teleshargu la esperanto-surskribojn : Valado_Eo.srt